Universale, OpenBSD estas konata pro sia sekureco– fiere, la slogano estas: “Nur du foraj truoj en la norma instalaĵo, dum ege longa tempo!” Sed, OpenBSD enhavas multe da malliberaj, nur duumaj, mikroprogrmamoj en la baza sistemo. Ĝi ankaŭ elŝutas pliajn mikroprogramojn, depende de via komputilo. Kun la norma instalaĵo, vi eble uzus iom da la mallibreraj programoj– senscie! Kaj se vi provus instali pliajn programojn, eble vi hazarde instalus kelkajn malliberajn. LibertyBSD estas “malbloba” varianto de OpenBSD. Vi povas havi ĉiujn de la avantaĝoj de OpenBSD kaj certi, ke vi ne havas malliberajn programojn en via operaciumo.